Read Ebook: The History of Napoleon Buonaparte by Lockhart J G John Gibson
Font size:
Background color:
Text color:
Add to tbrJar First Page Next Page
Ebook has 165 lines and 11561 words, and 4 pages
Translator: Edwin Grobe
KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ
LOUISA MAY ALCOTT
MIA KONTRABANDULO
Esperantigis EDWIN GROBE
LOUISA MAY ALCOTT "MIA KONTRABANDULO" Unua Eldono: Novembro 1998
Origina Anglalingva Titolo: "MY CONTRABAND"
MIA KONTRABANDULO
D-ro Franko eniris dum mi flikis la ?ira?ojn de malnova ?emizo por ke To?jo dece pasu en sian tombon. Novajn ?emizojn ni konservis por la vivantoj kaj li ne havis edzinon nek patrinon por "belvesti lin kiam li foriras renkonti la Sinjoron," kiel diris iu virino, priskribante la bonan funebran ceremonion kiun ?i okazigis por sia filo kontra? ?enega monkosto.
"Fra?lino Dano, mi havas problemon," komencis la kuracisto kun mieno diranta tiel klare kiel vortoj: "Mi deziras peti komplezon sed pla?us al mi ke vi ?in anticipu."
"Kion mi faru por helpi vin?"
"Fidavorte, malpla?as al mi ?in devi proponi, sed vi povas jes ja helpi min, mi petas."
"Tial vi nur bonvolu nomi ?in."
"Vidu, oni ?us alportis Sudulon frenezan pro tifoida febro. Vere malbona kazo ?iusence. Ebrii?inta kanajla kapitaneto kiun oni penadis kapti sed kiun neniu volas penadi kuraci. La flegejoj estas plenaj, la flegistinoj estas ?ismorte sur?ar?itaj kaj volonte konsentantaj pri tio kiam temas pri niaj knaboj, sed ili iom hezitas endan?erigi siajn vivojn por Suduloj. Nu, vi jam malsani?is de la febro, pla?as al vi strangaj malsanuloj, via kunlaborantino bonvolos prizorgi vian fakon dum iom da tempo kaj mi provizos vin per bona helpanto. La ulo ne da?re vivos longan tempon, mi opinias. Sed ni ne rajtas lin lasi morti sen iuspeca zorgado, vi scias. Mi metis lin en la kvara eta?o de la okcidenta alo, apartigitan disde la ceteraj uloj. Estas aere, trankvile kaj komforte tie. Mi respondecas pri tiu fako kaj faros mian plejon por vin helpi ?iumaniere. Nu, tial, ?u vi bonvolas konsenti?"
"Kompreneble, mi konsentas. Pro perversio se ne pro komuna karitato. Kelkaj el ?i tiuj homoj opinias ke pro tio ke mi estas aboliciistino mi estas anka? paganino. Iom pla?us al mi komprenigi al ili ke, kvankam mi ne sukcesas ami miajn malamikojn, ilin tamen mi bonvolas prizorgi."
"Bonege. Mi anta?opiniis ke vi konsentos. Priparoli abolicion memorigas al mi vian rajton ekhavi kontrabandulon kiel serviston, se vi deziras. Temas pri tiu bonega mulato kiu trovi?is entombigante sian mastron post la batalo kaj kiun niaj knaboj kunalvenigis ?ar li estis severe tran?ita sur la kapo. ?u vi deziras lin utiligi?"
"Nepre, jes. Mi persistos reteni mian kredon pri ?i tiu afero same kiel pri la alia. Tiuj nigraj knaboj estas pli lojalaj kaj utilaj ol kelkaj el la blankaj kanajloj kiujn okazas al mi devi helpi anstata? esti helpata de ili. Sed ?u la viro sufi?e bonsanas?"
"Jes, almena? por tiu speco de laboro kaj mi opinias ke li pla?os al vi. La??ajne li estis tre belaspekta anta? ol oni tran?is al li la viza?on. Ne multe pli malhelkolora ol mi. La filo de sia mastro, mi kura?as proponi, kaj tiu blanka sango ofte igas lin iom aroganta kaj fiera?a pri kelkaj temoj. Li tre malbonfartis kiam li eniris sed ?uris preferi morti en la strato ol lo?i ?e la nigruloj malsupre. Tial mi lo?igis lin en la okcidenta alo por ke li restu eksterdan?ere kaj li jam pasigis la tutan matenon prizorgante la kapitanon. Kiam vi povos supreniri tien?"
"Tuj post kiam To?jo estos prizorgita, Skinero translokigita, Hajvudo lavita, Marblo vestita, Karolo masa?ita, Da?nzo suprenportita, Uphamo enlitigita kaj ?iuj kvardek nutritaj."
Ni ridis amba?, kvankam la kuracisto survojis al la kadavrejo kaj mi tenis surgenue mortotukon. Sed en malsanulejo oni lernas tiun lecionon ke gajeco estas savo, ?ar en etoso de suferado kaj morto, pezi?o de koro balda? paralizus utilon de mano se ne estus donacita al ni la benita kapablo rideti.
Post unu horo mi ekrespondecis pri mia nova kliento, trovante disipi?intaspektan knabon dekna?- a? dudekjaran delirantan en la soleca ?ambreto kaj nenian kunestanton krom la kontrabandulo atendanta en la apuda ?ambro. Interesi?ante nepre pli pri la nigra viro ol la blanka, tamen memorante la sugeston de la kuracisto ke li estas "aroganta kaj fiera?a", mi rigardetis lin sekrete dum mi ?irka?aspergis la ?ambron per kalkoklorido por purigi la aeron kaj aran?is la?guste la meblojn. Mi jam vidis multajn kontrabandulojn sed neniam tiel belaspektan specon. ?iujn nigrajn virojn oni nomas "knaboj" e? se ili estas grizharaj. ?i tiu "knabo" estis almena? dudekkvinjara, fortikmembra kaj vireca kaj aspektis kiel homo neniam timigita per mistraktado nek eluzita per premanta laboro. Li sidis sur sia lito farante nenion. Vidi?is nenia libro, nenia pipo, nenia plumo, nenia papero. Tamen nenion malpli apatian, malpli energian ol liajn sintenon kaj mienon mi iam vidis. Rektaspine li sidis, kun mano sur ?iu genuo, dum la okuloj fiksrigardis la nudan kontra?an muron, tiel sor?ite per iu absorbiga pensado ke li malkonsciis pri mia ?eesto, kvankam la pordo staris aperte kaj miaj movoj nepre ne estis senbruaj. Lia viza?o duone forturni?is sed mi aprobis la guston de la kuracisto ?ar la profilo kiun mi vidis disponis ?iujn trajtojn de beleco apartenantajn al lia miksita raso. Li estis pli kvarterona ol mulata, havis Saksajn trajtojn, Hispanan ha?tkoloradon malheligitan pro mal?irmo, rozkolorajn lipojn kaj vangojn, krispan hararon kaj okulojn plenajn je tiu pasia melankolio kiu en tiaj homoj ?ajnas ?iam starigi mutan proteston kontra? la malobservita le?o ilin kondamninta ekde ilia naski?horo. Kion li povus pripensadi? La malsana knabo sakris kaj deliris; mi rapidetis tien kaj tien; pa?sonoj preterpasis la pordon; sonoriloj sonis; kaj la konstanta mu?ado de armeaj ?aregoj suprenvenis ekde la strato; tamen li ne ekmovi?is. Mi jam vidis nigrajn homojn spertantajn tion kion oni nomas "la nigra pa?tado" kiam, dum tagoj, ili nek ridetis, nek parolis, apena? man?etis. Sed ?i tio estis pli ol tio ?ar la viro ne meditadis pasive pri iu eta mal?ojo. Li ?ajnis vidi ?ioabsorbigan fakton a? fantazion registritan sur la muro restinta blanka?o por mi. Mi scivolis ?u temas pri iu profunda misfaro a? mal?ojo vivtenita per memorado kaj senpova beda?ro? ?u li lamentas la mortintan mastron al kiu li restas lojala ?is la fino? ?u forrabas duonon el la dol?eco de tiu libereco nun lia, la scio ke iu karulo de li ankora? ku?as mal?oje en la infero el kiu li mem eskapis? Mia koro varmi?is pri li kiam mi tiel meditadis. Mi volis koni kaj konsoli lin kaj, reage al la impulso de la momento, mi eniris kaj tu?is al li la ?ultron.
Tujege la viro malaperis kaj aperis la sklavo. La libereco estis tro nova beno por jam efektivigi siajn feli?ajn ?an?ojn. Dum li salte stari?is, kun la mano ?e la tempio kaj dirante obeeme, "Jes, S'jorino," forfu?is ?ia romantikeco kolekti?inta ?irka? li, postlasante la plej mal?ojan el ?iuj mal?ojaj faktoj en vivanta formo anta? mi. Ne nur la vireco ?ajnis formorti el li sed anka? la belaspekto min unue alloginta, ?ar, kiam li alturni?is, mi vidis la makabran vundon malfermintan al li vangon kaj frunton. Duone resanigite, ?i ne plu estis pansbendita sed kuntenita per strioj de tiu travidebla plastro kiun mi neniam vidas sen ektremi kaj sperti en la menso rapidajn memora?ojn pri la scenoj al kiuj ?i rilatas. Parto de lia nigra hararo estis fortondita kaj unu okulo preska? fermi?is. Doloro tiel distordis kaj la kruela sabrotran?a?o tiel difektis tiun parton de lia viza?o ke, kiam mi ?in vidis, mi spertis la senton ke belega medalo subite renversi?is, vidigante al mi ege pli imponan ekzemplon pri homaj suferado kaj malbonfarto ol la bronza malliberulo de Mikel-An?elo. Subitege, pere de unu el tiuj neklarigeblaj procedoj ofte lernigantaj al ni kiom malmulte ni nin komprenas, mia celo ?an?i?is. Tial, kvankam unue mi eniris dezirante konsoli, kiel amikino, mi nun nur ordonis, kiel mastrino.
"Bonvolu malfermi tiujn fenestrojn. Tiu viro bezonas pli da aero."
Li tuj obeis kaj, dum malrapide li supren?ovis la malbonvolan klapon, la belaspekta profilo denove turni?is ?is mi kaj denove ekposedis min tiel forte mia origina sento ke senvole mi diris:
"Mi dankas vin."
Eble estis fantazio mia, sed ?ajnis al mi ke la rigardon de kunmiksitaj surprizo kaj ripro?o kiun li direktis al mi enestis anka? spuro de dankema plezuro. Sed li diris, en tiu tono de senanima humileco kiun lernas tiel balda? tiuj kompatinduloj:
"Mi ne 'stas blankulo, S'jorino. Kontrabandulo mi 'stas."
"Jes, tion mi scias. Sed kontrabandulo estas libera homo kaj vin mi tutkore gratulas."
Tio pla?is al li. Lia viza?o ekbrilis, liaj ?ultroj kvadrati?is. Li levis la kapon kaj alvenigis al mi rektalinian rigardon, dum li diris vigle:
"Dank' al vi, S'jorino. ?u 'stas plua?o por fari por vi?"
"D-ro Franko proponis ke vi helpu min pri tiu viro, ?ar estas multaj pacientoj kaj malmultaj flegistinoj a? helpantoj. ?u vi jam havis la febron?"
"Ne, S'jorino."
"Ili devintus anta?pensi pri tio kiam ili alportis lin ?i-tien. Ne ta?gas ke vundoj kaj febroj kunestu. Mi entreprenos vin translokigi."
Li eligis subitan ridon. Se li estintus blankulo mi nomintus tion malestima. Pro tio ke li estis plurajn nuancojn pli malhela ol mi, eble mi devintus ju?i ?in nur impertinenta a? almena? maldeca.
"Ne gravas, S'jorino. Mi preferas esti ?i-supre kun la febro ol malsupre kun tiuj nigruloj. Kaj ne 'stas alia loko por mi."
Kompatindulo! Tio pravis. Nenia malsanuleja fako bonvolus lin akcepti kaj lin enlitigi apud la plej mizera?a blankha?ta paciento. Same kiel la vesperto de la Ezopa fablo li apartenis al neniu el la du rasoj. La fiereco de unu kaj la senhelpeco de la alia lin retenis en soleca ?vebado en la krepusko alvenigita per granda peko por superombri la tutan landon.
"Vi restu tial. Mi ege preferas vin ol mian pigran Jo?jon. Sed ?u vi sufi?e bonsanas kaj fortikas?"
"M' opinias povi ta?gi, S'jorino."
Li parolis kun speco de pasiva konsento, kvaza? gravus nur iomete se li malkapablus kaj se li kapablus tio ?ojigus preska? neniun.
"Jes, anka? mi samopinias. Kiel mi nomu vin?"
"Bo?jo, S'jorino."
?iu virino havas aparte ?atatan kapricon. Unu el miaj kapricoj estas lernigi memrespekton al la viroj traktante ilin respekteme. To?jo, Ri?jo kaj He?jo ta?gus inter viroj kiujn feli?igas tiaj mallongigoj. Tamen alparoli tiumaniere virojn sufi?e a?ajn por esti mia patro ne konvenis al miaj malnovtempaj konceptoj pri deco. Tiu "Bo?jo" neniam ta?gus. Mi tiel facile nomintus la kapelanon "Gu?jo" kiel nomi mian tragiaspektan kontrabandulon per vorto tiel forte kunligita al kajtovosto.
"Kio estas via alia nomo?" mi demandis. "Pla?as al mi nomi miajn helpantojn per iliaj familinomoj anstata? per iliaj baptonomoj."
"Mi havas n'nian ceteran, S'jorino. Ni havas la nomojn de niaj mastroj. Alie ni sennomi?as. Mia mastro mortis kaj mi volas konservi sur mi n'nion de li."
"Nu, mi nomu vin Roberto kaj petas ke vi plenigu ?i tiun kru?on por mi, se vi bonvolas."
Li foriris. Tamen malgra? la tuta malsova?a obeado kiun anta?e lernigis al li jaroj da servitudo, mi sukcesis percepti ke ankora? ne venki?is la fiera spirito kiun lia patro transmetis al li ?ar la rigardo kaj la gesto per kiuj li malagnoskis la mastran nomon estis pli efika deklaro pri sendependeco ol povintus verki iu ajn oratoro de la kvara de julio.
En la sepa nokto D-ro Franko proponis ke estus bone ke iu cetera krom la ?enerala gardisto de la fako restu kun la kapitano ?ar povus esti lia lasta. Kvankam mi jam pasigis tie la plej grandan parton de la du anta?aj noktoj, kompreneble mi bonvole konsentis resti, ?ar tiuj scenoj enhavas strangan fascinadon kiu forgesigas laci?on kaj malkonstatigas timon ?is la forpaso de la krizo.
"Havigu al li akvon dum li kapablos trinki kaj se li falos en naturan dormadon, tio povus lin savi. Mi revenos lin ekkontroli je noktomezo kiam okazos ver?ajne kelkaj ?an?oj. Nenio krom dormado a? miraklo lin travivigos nun. Bonan nokton!"
Foriris la kuracisto kaj, man?ante tutan manplenon da vinberoj, mi malpliheligis la lampon, malsekigis la kapon de la kapitano kaj sidi?is sur malmolan tabureton por komenci mian va?on. La kapitano ku?is kun lia varma marasma viza?o turnita ?is mi, plenigante la aeron je sia venena spirado, murmurante feble, kun lipoj kaj lango tiel sekegaj ke la plej racian paroladon oni nur malfacile povintus kompreni. Roberto ku?is etendi?inte sur sia lito en la interna ?ambro kies porto staris duonaperte por ke fre?a trablovo venanta ekde lia malfermita fenestro forportu tra la mia la febrohaladzojn. Mi nur malfacile vidis longan malhelan figuron kaj pli helan viza?oprofilon kaj, havante nenion por fari en tiu momento, ekmeditadis pri tiu stranga kontrabandulo kiu, ver?ajne, ege alttaksis sian liberecon, tamen sentis nenian ur?on ?in gustumi. D-ro Franko jam proponis lin anta?ensendi al pli sekuraj lo?ejoj, tamen li respondis, "Ne, dankon, S'joro," tiam foriris por enfali unu el tiuj nigraj humoroj siaj kiuj komencis min perturbi ?ar mi disponis nenian povon ilin malplipezigi. Dum mi sidis a?skultante la horlo?ojn de la nin ?irka?antaj pre?ejospajroj, mi distri?is planante la estontecon de Roberto same kiel mi ofte planis la mian kaj jam disdonis al li malavaran manplenon da atutoj per kiuj entrepreni ?i tiun vivoludon ?is nun tiel kruele malbonfartintan por li kiam ra?ka sufokita vo?o alvokis:
"Lucino!"
Estis la kapitano kaj iu nova teruro ?ajnis lin esti provizore plifortiginta.
Add to tbrJar First Page Next Page