Read Ebook: The History of Napoleon Buonaparte by Lockhart J G John Gibson
Font size:
Background color:
Text color:
Add to tbrJar First Page Next Page Prev Page
Ebook has 165 lines and 11561 words, and 4 pages
Estis la kapitano kaj iu nova teruro ?ajnis lin esti provizore plifortiginta.
"Jes, jen estas Lucino," mi respondis, esperante lin trankviligi postsekvante lian fantazion, ?ar lian viza?on malsekigis la humida?a akveco tiea kaj lian korpoframon skuadis la nervoza tremado ofte anta?iranta la morton. Liaj malhelaj okuloj fikse celis min, dilati?ante kun mistifikita rigardo de nekredemo kaj kolero, ?is li ekparolis feroce:
"Tio estas mensogo! ?i mortis. Kaj anka? Bo?jo, damnu lin!"
Ekkonsciinte ke malsukcesas parolado, mi komencis kanti la trankvilan melodion ofte anta?e mildigintan tian deliron, sed apena? trapasis miajn lipojn la linio,
"Vidu afablan paciencon rideti pri doloro," kiam li mankaptis mian pojnon, flustrante kiel homo spertanta mortalan timon:
"Silentu! Anta?e ?i kantis tiumaniere al Bo?jo sed malkonsentis kanti al mi. Mi ?uris vippeli la diablon el ?i kaj mi plenumis la ?uron. Sed, eksciu, ke anta? ol tran?i al si la gor?on ?i promesis min hanti kaj tiun promeson ?i nun plenumas!"
Li fingreindikis ion malanta? mi kun aspekto de tiel pala mal?ojo ke senvole mi ekrigardis trans?ultron kaj eksaltetis kvaza? vidinte veran fantomon; ?ar, elgvatantan la malhelon de tiu interna ?ambro, mi vidis ombran viza?on ?irka?tan de nigra hararo kaj perceptis sube, ?e-gor?e, iun skarlata?on. Post minuto mi ekkonsciis ke temis nur pri Roberto kiu anta?enklini?is ekde la piedo de sia lito, envolvite en griza armekovrilo kaj elmontrante super ?i parton de sia ru?a ?emizo, dum lia longa hararo elstaris dormta?gite. Sed kia stranga mieno sursidis lian viza?on! La sendifekta flanko alfrontis min, fiksite kaj senmove same kiel kiam mi unuan fojon ?in observis--malpli absorbite nun, tamen pli intensa. Liaj okuloj briletis, liaj lipoj disaparti?is kiel tiuj de homo a?skultanta per ?iu senso. Lia tuta aspekto pensigis min pri ?ashundo al kiu la vento alportis la odoron de ne anta?e atendita predo.
"?u vi konas lin, Roberto? ?u li parolas pri vi?"
"Mia ?'elo, ne, S'jorino. ?iuj ili posedas duondekduon da Bo?joj. Mi nur veki?is ?ar mi a?dis mian nomon. Temas nur pri tio."
Li parolis tre nature kaj reku?i?is dum mi revenis al mia zorgato, supozante tiun paroksismon lia lasta. Sed post cetera horo mi rimarkis esperigan ?an?on. La tremo moderi?is, la malvarma ?vito malaperis, lia spirado estis pli konstanta, kaj Dormado, la sanigisto, malsuprenvenis por savi lin a? lin forkonduki delikatmove. D-ro Franko alvenis kontroli lian kondi?on je noktomezo, petis ke mi tenu la ?ambron malvarma kaj trankvila kaj ne forgesu devigi la kapitanon trinki specialan medikamenton tuj post lia veki?o. Ege senzorgigite, mi ku?igis la kapon sur la brakojn, malkomforte interfalditajn sur la tableto, kaj ju?is min preta plenumi unu el tiuj heroa?oj kiujn scipovigas longa ekzercado--"unuokulan dormadon"--kiel ni kutimas diri: duondormetadon dum kiu dormas ?iuj sensoj krom la a?do. La plej minimuma murmuro a? movo ?in interrompos kaj revigligos onian intelekton, multe pliakrigitan pro la mallonga permeso "ekstari en ripozo". En la koncerna nokto la eksperimento malsukcesis ?ar anta?aj gvatdevoj, izoli?o kaj multaj maltrankviliga?oj faris siestojn dan?eraj entreprenoj. Ekveki?inte duondekduon da fojoj en unu horo kaj trovinte ?ion en trankvila stato, mi faligis surbraken mian pezan kapon kaj, promesante somnole al mi reveki?i post dek kvin minutoj, profunde ekdormis.
La batsono de malaltvo?a horlo?o vekis min eksalte. "Estas la unua horo," pensis mi. Tamen mi ege konsterni?is a?dinte du pluajn batsonojn, kaj kun rimorsa hasto ekstari?is por ekscii ?u mia longa forgesado okazigis iun difekta?on. Forta mano kontra?premis min sur mian se?on kaj retenis min tie. Estis Roberto. En la instanto kiam mia rigardo renkontis la lian mia koro komencis bategi kaj tute la?longe de miaj nervoj piketadis tiu elektra flagrado anta?-anoncanta nevideblan dan?eron. Li estis ege pala; lia bu?o, kruela; amba? okuloj plenis je sombra fajro, ?ar e? la vundita okulo estis malfermita nun, des pli sinistra pro la profunda cikatro sin atentiganta supre kaj sube de ?i. Sed lia tu?o estis stabila, lia vo?o malla?ta, dum li diris:
"Sidu trankvile, S'jorino. Mi n' celas difekti nek timigi vin, s' eblas al mi, sed vi veki?is tro frue."
"Delasu min, Roberto. La kapitano movi?etas. Mi devas dozi medikamenton al li."
"Ne, S'jorino. Vi n' movi?u 'nunuran colon. Rigardu!"
Retenante min per unu mano, per la alia li levis la glason en kiu mi anta?e lasis la medikamenton. ?i estis malplena.
"?u li jam trinkis ?in?" mi demandis, pli kaj pli mistifikite.
"Mi ?in for?etis tra l' fenestro, S'jorino. Li devos sin s'nigi je ?i."
"Sed kial, Roberto? Kial vi faris tion?"
"?ar ke mi malamegas lin."
Ne eblis pridubi la veron de tio. Lia tuta viza?o elmontris tion dum li parolis tra fiksitaj dentoj kaj lan?is fajran rigardon en la direkto al la senkonscia kapitano. Mi sukcesis nur reteni la spiradon kaj senmiene lin fiksrigardi, priscivolante kiun frenezan faron li plenumos venontmomente. Mi supozas ke mi ektremis kaj pali?is, kiel virinoj stulte kutimas fari kiam subita dan?ero ilin alfrontas, ?ar Roberto liberigis mian brakon, sidi?is sur la randon de la lito min anta?staranta kaj diris kun misa?gura kvieteco kiu malvarmigis min dum mi vidis kaj a?dis ?in:
"Vi n' ektimu, S'jorino. Ne klopodu forkuri ?ar ke l' pordo 'stas ?losita kaj la ?losilo 'stas en mia po?o. N' ekkriu, ?ar ke necesus al vi kriadi longan tempon, kun mia mano sur via bu?o, anta? ol k' oni a?dus vin. Restu senmove kaj mi diru al vi kion mi 'stas faronta."
"Sinjoro Jesuo helpu nin! Febro lin atingis en subita perforta maniero, kaj lia kapo sencerbumi?as. Mi devas indulgi lin ?is kiam alvenos iu." Celante plenumi tiun rapidan decidon mi penadis diri, tute trankvile:
"Mi restos senmove kaj a?skultos vin. Sed bonvolu malfermi la fenestron. Kial vi ?in fermis?"
"Mi b'da?ras ne povi fari tion, S'jorino. Se m' farus tion, vi trasaltus ?in a? ekkriegus kaj m' ankora? ne pretas. Mi fermis ?in por vin dormigi. Varmo vin dormigus pli rapide ol iu ajn cetera rimedo mia."
La kapitano movi?etis kaj murmuris malforte, "Akvon!" Instinkte mi stari?is por havigi iom al li sed la peza mano redescendis sur mian ?ultron kaj en la sama rezoluta tono Roberto diris:
"L' akvo foriris kun la medikamento. Lasu lin alvokadi."
"Bonvolu permesi ke mi iru al li. Li mortos se oni malkonsentas prizorgi lin."
"Li mortu! Kaj vi n' enmiksi?u en l' aferon, S'jorino, mi petas!"
Malgra? lia malla?ta tono kaj respektema maniero, mi vidis murdon en lia rigardo kaj malforti?is pro timo. Tamen la timo instigis min kaj, apena? konsciante pri mia gesto, mi kaptis la manojn min malliberigintajn kaj ekkriis:
"Ne, ne! Vi lin ne mortigu! Malnoble estas difekti senhelpulon. Kial vi malamas lin? Li ne estas via mastro."
"Li estas mia frato."
Mi sentis tiun respondon de kapo al piedo, jam ekkompreninte kun svaga sed senerara anta?scio la balda? anoncotan informa?on. Restis al mi ununura petego kaj ?in mi faris.
"Roberto, diru al mi la signifon de ?io tio. Ne estigu krimon kaj duonrespondecigu min pri ?i. Estas pli bona rimedo por ?ustigi mal?uston ol perforto. Mi helpu vin malkovri ?in."
Mia vo?o tremetis dum mi parolis kaj mi a?dis la timigitan batetadon de mia koro. Anka? li a?dis ?in kaj se iam fareto mia gajnis karecon a? respekton de li, lia memorado pri ?i helpis min tiam. Li malsuprenrigardis, ?ajnis starigi demandon al si. Mi ne scias kio ?i estis, sed la respondo min favoris ?ar kiam la rigardo denove levi?is liaj okuloj estis mornaj sed ne senesperaj.
"Mi jes ja rakontos l' aferon al vi, S'jorino. Sed komprenu, tio ne ?an?os la situacion. La 'nabo 'partenas al mi. Mi lasos al Nia S'joro la ?ancon forpreni lin unue. Se Li malkonsentos, konsentos mi."
"Ho, ne! Memoru ke li estas via frato."
Malsa?a eldira?o. Tion mi konsciis jam dum ?i trairis miajn lipojn ?ar nigra malrideto kunamasi?is sur la viza?o de Roberto kaj liaj fortaj manoj fermi?is en fiaspekta speco de retengesto. Sed li ne tu?is la kompatindan animulon anhelantan tie malanta? li, kontenti?ante, ?ajne, lasi ?esigi la vivon al tiu la malrapidan sufokadon de la senaera ?ambro.
"Ne povas okazi k' mi forgesu tion, S'jorino, kiam mi pensas nur pri tio dum la tuta s'majno. Mi rekonis lin kiam ili lin enportis kaj jam multe anta? nun 'stus farinta tion krom ke mi deziris demandi kie 'stas Lucino. Li scias. Li jam diris tion hodia?vespere. Kaj nun necesas k' li finvivu."
"Kiu estas Lucino?" mi demandis rapide, celante teni lian menson sur iu ajn malmurda pensadvojo.
Kun unu el la rapidaj ?an?oj komune ekzistantaj en miksita temperamento kiel lia, responde al mia demando la profundaj okuloj de Roberto pleni?is, la fikstenitaj manoj sterni?is anta? lia viza?o, kaj mi a?dis nur la hezitantajn vortojn:
"Mia edzino. Li forprenis ?in."
En tiu momento ?iu timemo gluti?is en brulanta indigno pri la misfaro kaj nepra kompatotajdo por la senesperulo tiel tentata ekven?i ofendon por kiu nur tio ?i ?ajnis la sola kompenso. Ne plu estis sklavo a? kontrabandulo, nenia guto da nigra sango difektis lin alfronte al mia taksado. Anstata?e senlima kompato en mi sopiris lin savi, helpi, konsoli. Vortoj ?ajnis tiel senpovaj ke neniajn mi proponis. Mi nur metis la manon sur lian suferantan kapon, vunditan, senhejman, subenklini?intan pro mal?ojo kiun mi ne scipovis kuraci kaj delikattu?e glatigis la dum longe neglektitan hararon, samtempe scivolante kompate kie estas la edzino devinta ami tiel bone tiun bonkoran viron.
La kapitano ?emis denove kaj flustre diris "Aeron!" sed mi ne ekmovi?is. Dio min pardonu! En tiu momento mi malamis lin kiel povas malami nur virino pripensanta misfaron okazigitan kontra? fratinvirino. Roberto suprenrigardis. Liaj okuloj denove sekis. Lia bu?o aspektis sen?oje. Mi vidis tion, diris: "Rakontu al mi pli longe." Kaj li rakontis, ?ar kompato estas donaco kiun povas havigi la plej malri?aj, kiun povas anta?enklini?i por ricevi la plej fieraj.
"Vi komprenu, S'jorino, lia patro--mi rajtus diri nia patro se mi n' hontus pr' ili amba?--lia patro mortis anta? du jaroj kaj postlasis nin ?iujn al S'joro Nedo--tie li nun ku?as, tiam li 'stis dekokjara. ?iam li m'lamis min, mi tiom 'spektas kiel Olda Mast'o. Li ne. Li havas nur la helajn ha?ton kaj hararon de li. Olda Mast'o 'stis bonvola por ni ?iuj, precipe por mi, kaj a?etis Lucinon de ?e l' najbara grandbieno tie for en Sud-Karolino kiam l' eksciis ke ?i pla?as al mi. M' edzi?is kun ?i kiel eble plej bone. Ne 'stis multe sed ni fidelis unu pri l' alia ?is kiam S'joro Nedo hejmenrevenis post unu jaro kaj 'nferigis la vivon de ni amba?. Li forsendis mian maljunan patrinon al G'orgio por k' ?i eluzi?u tie en lia rizmar?o. Li trovis min kun mia bela Lucino kaj kvankam ke S'jorino la Juna ploris kaj k' mi petegis lin surgenue kaj k' Lucino forkuris, li malbo'volis kompati nin. Li rev'nigis ?in kaj--?in prenis."
"Ho, kion vi faris?" mi kriegis, varma pro senhelpaj doloro kaj pasio.
Kiel la ofendegita koro de la viro suprenvenigis fajran sangon en lian viza?on kaj profundigis la tonojn de lia impeta vo?o dum li etendis brakon trans la liton, dirante kun ege signifoplena gesto:
"Mi duonmortigis lin tiam kaj ?i-nokte mi finplenumos la taskon."
"Jes, jes, sed da?rigu nun. Kio okazis poste?"
Li direktis al mi rigardon komprenigantan ke nenia blankha?tulo povintus senti pli profundan malhonoron memorante kaj konfesante tiujn lastajn farojn de frata opresado.
"Ili vipbatis min ?is kiam ke mi n' plu povis min ekstarigi. Tiam ili forvendis min pli foren en la Sudo. Je nia komenca renkonti?o vi s'pozis min blankulo. Rigardu ?i-tien!"
Kun subita tordi?o li apartigis sian ?emizon ?irgeste de kolo al talio kaj vidigis al mi sur siaj fortaj brunaj ?ultroj profunde plugitajn sulkojn, vundojn kiuj, kvankam resanigitajn, estis por mi la plej teruraj de tiu domo. Mi ne kapablis paroli al li kaj, kun la kompatinda digno kiun granda mal?ojo disponigas al la plej humila suferanto li finrakontis sian mallongan tragedion, dirante nur:
Add to tbrJar First Page Next Page Prev Page