Read Ebook: La lasta Usonano by Mitchell John Ames Wendell Lehman Translator
Font size:
Background color:
Text color:
Add to tbrJar First Page Next Page
Ebook has 289 lines and 16930 words, and 6 pages
La lasta Usonano
Fragmento el La Taglibro de Kan-Li, Princo de Dimf-Ju-?ur kaj Admiralo en la Persa Maristaro.
by J. A. Mitchell
Edition 1,
ESPERANTA BIBLIOTEKO INTERNACIA
Tradukis Lehman Wendell.
No. 20. Prezo 0,100 Sm.
Fragmento el La Taglibro de Kan-Li Princo de Dimf-Ju-?ur kaj Admiralo en la Persa Maristaro.
Prezentita de J. A. Mitchell.
BERLIN. Esperanto Verlag M?ller & Borel kaj korespondantoj en Paris, London, Washington, Kj?benhavn, Warszawa, Barcelona, Budapest, Moskva, Genova, s'Gravenhage, Gen?ve.
Al tiuj meditemaj Persoj, kiuj povas legi averton en la subita levi?o kaj neatendita formorto de malsa?a popolo, tiu ?i libro estas dedi?ita.
KLARIGA ANTA?PAROLO.
?iuj propraj nomoj en la originala rakonto estas vortludoj. Ekzemple en la angla rakonto sin trovas la nomo ,,Noful", kiu estas kunmetita el la du vortoj ,,no" kaj ,,fool", kaj signifas en Esperanto ,,ne-malsa?ulo", alivorte ,,sa?ulo". Alia vorto estas ,,Grip-til-lah", kunmetita el la vortoj ,,grip the tiller", kaj signifas ,,tenu la direktilon". Kompreneble oni ne povas traduki tiujn nomojn en Esperanton kaj samtempe konservi ilian Persan aspekton, kaj tial, la? plena konsento de la a?toro, mi elektis verajn Persajn nomojn anstata? la vortludoj. La nomoj en la traduko povus do pla?i al ?iuj legantoj, e? al Persoj.
Kelkaj vortoj de Kasim. Nomita ,,La Akso de Sa?o".
Kuratoro de Imperia Muzeo en ?iraz. A?toro de ,,La ?iela Venko de Kalifornio", kaj de ,,Norda Ameriko sub la Irlandaj Registoj".
La mirindaj eltrovoj de Kan-li de Dimf-Ju-?ur klarigis multon pri la hejma vivo de la Usonanoj. Li malmulte suspektis, kiam li venis al tiu dormanta kontinento, kian grandan servon li faros al la historio, a? kian entuziasmon liaj eltrovoj vekos inter la Persaj ar?eologiistoj.
?iu esploranto de la antikveco konas tiujn ?i faktojn.
Sed por la profito de tiuj, kiuj ankora? nenion konas pri tiu eksterordinara popolo, unue mi konsilas: vizitu la Muzeon de Teheran, por ke vi interesi?u pri la temo; kaj due, legu librojn, kiel tiun de Abdul, ,,Kion ni eltrovis en la Okcidento", kaj ,,Historio pri la Usonanoj", de Ala-el-Kalaf. La lasta estas plena kaj fidinda historio pri tiu popolo de post la Respubliko sub Georgo Va?ington ?is la jaro 1990, kiam ili malaperis kiel nacio. Tamen mi devas konfesi, ke Ala-el-Kalaf lasas la leganton tre konfuzata pri la periodo inter la bu?ado de la Protestantoj en 1927 kaj la ekregado de la Irlandanoj en 1940.
Li opinias, same kiel multaj aliaj historiistoj, ke la Usonanoj estis miksnaskita raso, kiu havis malmulte da patriotismo kaj estis nur imitantoj; nur pligrandigita kopio de aliaj nacioj ekzistantaj en tiu tempo. Li konsideras ilin malklera, nerva, mal?parema popolo kaj donas al ili nur iom da indaj ecoj. Tio ?i, kompreneble, estas ?usta; tamen, ili ?iam prezentos interesplenan studadon pro ilia rapida kreskado, ilia granda nombro, ilia mirinda me?anika sagaceco kaj ilia subita kaj preska? neklarigebla malapero.
Pri la ri?eco, lukso kaj la?grada degenero de la enlanda lo?antaro; pri la teruraj klimataj ?an?oj, kiuj tratran?is la landon kiel ilo de fal?isto; pri la rapida rei?o de vasta kontinento, plenplena de milionoj da plezur-amantaj homoj, en silentan dezerton, kie la suno kaj la luno la?vice rigardas centojn da ruini?intaj urboj,--?ion ?i priskribas Ala-el-Kalaf kun efiko kaj precizeco.
SUR LA ?IPO TESTUDO EN LA JARO 2951.
La 10an de Majo.
Tero anta?e!
Ab-i-Garm unue ekvidis ?in, kaj kiam li kriegis la nova?on, mia koro rapide batis de ?ojo. La malsataj maristoj jam forgesis siajn malplenajn stomakojn kaj dancadis ?irka?e sur la ferdeko. Mi certe ne malpermesis al ili! Unu monaton da malpleneco sur maltrankvila maro estas ka?zo por ia malsa?eco. Abdul sola estas sen entuziasmo. La koro de la maljunulo ?ajnas senviva.
Ni klare vidas la teron, nedifinitan strion la? la okcidenta horizonto. El la nordokcidento blovas bona vento, sed kun kruela malhelpo ni na?as anta?en, ?ar Testudo estas peza ?ipo, kies lar?a anta?parto kaj grandega malsupra?o igas ?in ne ta?ga por rapideco.
La tero, kiam la ?ipo alproksimi?as, ?ajnas kovrita de arboj, kaj la blankaj ondoj la? la flava marbordo estas bonvena vida?o.
La 11an de Majo.
Tiun ?i posttagmezon ni trovis bonegan havenon kaj nun en ?i ankri?as.
Ab-i-Garm opinias, ke ni estas atingintaj unu el la okcidentaj insuloj, kiun Ali Baba mencias. Abdul, tamen, estas certa, ke ni estas pli norde.
La 12an de Majo.
Kia ?an?o en Abdul! Li estas la plej juna homo sur?ipe. Ni ?iuj ?ojas kun li, ?ar niaj eltrovoj certe estas mirindaj. ?i tiun matenon dum mi ankora? estis en mia lito, li enkuris en la kajuton kaj, forgesinte pri nia diferenco de rango, li ekkaptis min ?e la brako kaj penis fortiri min el la lito. Lia eksciteco estis tiel granda, ke mi tute ne komprenis liajn vortojn. Tamen, rapide irante post li, mi miris kiam mi rimarkis, ke maljunaj membroj povas tiel rapide transporti maljunulon. Li saltetis la? la mallar?a ?tuparo kiel katido, kaj mi, kvankam juna, ne povis tiel rapide sekvi.
Sed kia vida?o kiam mi atingis la ferdekon! Hiera? ni tion ne vidis, ?ar kiam ni ?etis ankron la krepusko jam envolvis la ?irka?a?on.
Rekte anta?e, meze de la haveno, alti?is grandega statuo, multajn fojojn pli alta ol la mastoj de nia ?ipo. Pli malproksime, transe de la statuo, fluis la lar?a rivero sur kies akvo ni na?is, kaj ?ia supra?o rebrilis pro la levi?anta suno. Oriente, kien Abdul almontris per de ekscito tremantaj fingroj, ku?is ruinoj de senlima urbo. Tre malproksimen ?i etendi?is en la landon transe, e? pli malproksimen ol ni per la okuloj povis vidi. Kaj en la pli mallar?a rivero dekstre, du grandaj konstrua?oj alti?is en la aeron, kaj, similaj al dunaskitaj fratoj, ili kvaza? gardis la stratojn malsupre. Nenia sono venis al ni--nenia flosanta?o maltrankviligis la supra?on de la akvo. Vere, la vida?o similis al la dormado de la Morto. Mi pleni?is de mirego.
Dum ni rigardis, ia stranga birdo, simila al ardeo, levi?is kun ra?ka ekkrio de sub la granda figuro kaj flugis al la urbo.
,,Kian signifon havas ?io ?i?" mi ekkriis. ,,Kie ni estas?"
,,Jes, kie!" diris Abdul. ,,Se mi nur tion konus, ho via princa mo?to, tiam mi povus doni detalan priskribon. Neniu voja?anto iam menciis tiujn ?i ruinojn. La Persa historio ne enhavas priskribon pri tia popolo. Ala?o ordonis ke ni eltrovu novan mondon."
Post mallonga tempo ni iris teren kaj trovis nin en antikva strato, kie la pavimo estis kovrita de herbo kaj floroj, kune kreskantaj en sova?a malordo. Altaj arboj de granda antikveco pu?is siajn bran?ojn tra fenestroj kaj tegmentoj kaj faris funebran vida?on. Tamen, ili donis bonvenan ombron, ?ar ni trovis la aeron sur la tero treege varma kaj malfacile tolerebla. La kuriozaj konstrua?oj amba?flanke estas mirinde konservitaj, e? platoj de vitro ankora? staras en multaj el la feraj fenestro-kadroj.
Ni vagis anta?en tra la densa herbo, Abdul kaj mi, tre ekscititaj de niaj eltrovoj kaj ?armitaj de la stranga vida?o. La sunlumo havas blindigan brilecon, la birdoj ?ie kantadas, kaj la ruinoj estas gajaj per belegaj floroj. Ni balda? trovis nin en loko kiu iam estis publika parko, sed nun plejparte nur ombra bosko.
Dum ni sidis sur defalinta kornico kaj rigardis la altajn konstrua?ojn ?irka? ni, mi demandis Abdulon, ?u li ankora? ne scias kie ni estas, kaj li respondis:
,,Ankora? mi ne scias. La ar?itekturo multe similas tiun de antikva E?ropo, sed ?i klarigas al ni nenion."
Tiam mi diris al li ?erce: ,,?i tiu instruu al ni, ho Abdul! la malsa?econ de tro multe da sa?o. Kiu el viaj lernantoj de la Imperia Kolegio en Ispahan povus pensi ke ilia respektinda instruisto pri la historio kaj lingvoj povus viziti la plej grandan urbon en la mondo kaj tiel malmulte koni pri ?i!"
,,Viaj vortoj estas sa?aj, mia Princo," li respondis; ,,nemultaj infanoj povus malpli koni."
Dum ni foriris de la bosko mi ekvidis ?tonplaton, kiu ?ajnis havi ian signifon. ?i ku?is ?e niaj piedoj, parte ka?ita per la alta herbo, kien ?i estis falinta for de la kolonoj kiuj ?in subtenis. Sur ?ia supra?o sin trovis strangaj literoj en akra reliefo, tiel videblaj kaj perfektaj kiel ili estis, kiam faritaj anta? dek jarcentoj. Mi montris ?in al Abdul, kaj ni klini?is super ?i kun avidaj okuloj.
Jen ?i estas: ,,Astor House."
,,La surskriba?o estas antikva angla lingvo," li diris.
,, ,House' signifas domo, sed la vorton ,Astor' mi ne komprenas. Eble ?i estis la nomo de iu dia?o, kaj tie ?i staris lia templo."
Tiu ?i klarigo estis sufi?e bona, kaj ni ?irka?rigardis pri aliaj signoj.
Niaj pa?oj kondukis nin en alian straton, kaj dum ni promenadis, mi esprimis mian surprizon pro la mirinda konservo de la ?tonoj, kiuj ?ajnis kvaza? hakitaj hiera?.
,,En tia atmosfero ruini?o estas malrapida," diris Abdul. ,,Mil jaroj almena? pasis de post la tempo kiam tiuj ?i domoj estis okupataj. Rigardu la kverkon tie, ekzemple; la arbo mem estas kreskinta dum almena? cent jaroj, kaj ni scias pro la amaso da fala?oj sub ?i ke jarcentoj pasis anta? ?ia naski?o."
Li ?esis paroli, ekvidinte surskriba?on super pordo, parte ka?ita per unu el la bran?oj de la kverko.
Subite sin turnante al mi kun rigardo de triumfo, li ekkriis: ,,Estas la nia!"
Add to tbrJar First Page Next Page